0

Rozo Blanka

eBook

Erschienen am 06.10.2022, 1. Auflage 2022
4,99 €
(inkl. MwSt.)

Download

E-Book Download
Bibliografische Daten
ISBN/EAN: 9783756824915
Umfang: 312 S., 0.32 MB
E-Book
Format: EPUB
DRM: Digitales Wasserzeichen

Beschreibung

Rozo Blanka estas la belsona nomo de indighena komunumo en Meksiko, chirkau kiu oni drilas pro nafto; sed tio shajne ne tre influas la pacajn nepatriarkajn rilatojn de la indighenoj en la haciendo. Sed tiam estas murdita la posedanto de la indighena komunumo, kiu ne komprenas sin kiel posedanto de la haciendo, sed nur kiel admininistranton de la komunumo. Kaj estas Chaney C. Collins, prezidanto de la Condor Oil Company, kiu alpropriigas la haciendon per neleghaj trompaj metodoj. La romano, kiun publikigis unuafoje la librogildo Gutenberg en Germanio en la jaro 1929 en la germana lingvo, estas la unua moderna romano, kiu priskribas precize la kunpushighon inter kapitalismo kaj agrarekonomio kiel la tielnomatan "clash of cultures", char li reduktas la kompleksecon de la kapitalismo en la romano je alterna ludo inter la aktiva naftomagnata protagonisto Collins kaj la pasiva kamparana antagonisto Hacinto Yanyez, kiu estas la adminstranto de la haciendo Rozo Blanka. La romano montras la personajn kauzojn kaj la sociajn cirkonstancojn de ilia agado en la tielnomata "mashino moderna tempo", en kiu la homoj estas nur shakfiguroj, ja ech malpli, char la shakfiguroj lau B.Traven ja almenau scias, ke ili estas shakfiguroj. Por B.Traven tiu konflikto entenas multe pli ol nur la moralan konflikton inter bonuloj kaj malbonuloj, sed la antagonismon inter urbanoj kaj kamparanoj, inter financkapitalismo kaj agrarekonomio, por B.Traven tio estas efektiva, ja esenca kontraudiro, kiu skuas je la fundamentoj kaj kolonoj de nia nuna mondo. Kaj tiu kontraudiro ankorau tute ne estas elbatalita, kiel oni facile povas ekkoni ankau per la milito inter Ukrainio kaj Ruslando, jen kontraudiro, kiu ankoraufoje decide pliakrigas tiun konflikton kaj kondukas la malsaton en la mondo en novajn timigajn dimensiojn, char la finfrazo de la romano estas plu plene valida por naftomagnatoj: Kial interesu nin la homoj? Grava estas nur la nafto.Au por diri ghin ech pli ghenerale: grava estas nur la mono. Ambau samtempe, kaj la monsistemo kaj la homoj, ne povas gajni. Kaj tial la homoj plu falas, dum la profitoj kreskas.

Autorenportrait

B. Traven:B. Traven naskighis je la 28-a de februaro 1882 en Schwiebus kaj mortis je la 26-a de marto en la jaro 1969 en Meksikurbo, li estis germana verkisto kaj liaj verkoj estas parte filmigitaj, ekzemple "La Mortula Shipo" kaj "La Trezoro de la Sierra Madre".Lau ghisnunaj ekkonoj de la literaturscienco, B.Traven estis la germana metaltornisto kaj sindikata sekretario Otto Feige. La autentika nomo, la naskighdato, la naskighloko kaj multaj detaloj el la vivo de B.Traven estis dum longa tempo tre kontraue diskutataj de la literatursciencistoj, kaj multaj detaloj el lia vivo ankorau nun estas tute nekonataj. Jam dum pli longa tempo estas konata, ke B.Traven estis identa kun la teatra aktoro kaj anarkiisto Ret Marut, kiu fughis en la jaro 1924 al Meksiko. Pro la esploroj de la BBC-reportero Will Wyatt en la jaro 1974 kaj la sekvaj esploroj de Jan-Christoph Hauschild en la jaro 2012 estas pruvita, ke B.Traven kaj Ret Marut estas pseudonomoj de metaltornisto kaj sindikata sekretario, kiu devenis el Schwiebus, el la tiama prusa provinco Brandenburgo, nun Swiebodzin, en Pollando. Traven estas verkisto de dek du romanoj, de vojaghraporto kaj de multaj rakontoj, en kiuj interligighas la genro de ironie sarkasme verkita aventurliteraturo kun kontraukapitalista sinteno, kiu koncize priskribeblas kiel anarki-komunisma. Al la plej konataj verkoj de B.Traven apartenas la romanoj "La Mortula Shipo"(1926), "La trezoro de la Sierra Madre" (1927) kaj la tielnomata mahagonciklo el serio de ses romanoj (1930-1939), kies enhavo estas ligita kun la tempoj antau kaj dum la meksika revolucio. La verkoj de Traven jam antau la mondomilito II estis sukcesaj kaj restis tio ankau poste.Liaj verkoj estas tradukitaj en 24 lingvojn, interalie ankau grandamplekse en Esperanton. La taksita eldonita kvanto de liaj verkoj estas pli ol 30 milionoj.

Informationen zu E-Books

Alle hier erworbenen E-Books können Sie in Ihrem Kundenkonto in die kostenlose PocketBook Cloud laden. Dadurch haben Sie den Vorteil, dass Sie von Ihrem PocketBook E-Reader, Ihrem Smartphone, Tablet und PC jederzeit auf Ihre gekauften und bereits vorhandenen E-Books Zugriff haben.

Um die PocketBook Cloud zu aktivieren, loggen Sie sich bitte in Ihrem Kundenkonto ein und gehen dort in den Bereich „Downloads“. Setzen Sie hier einen Haken bei „Neue E-Book-Käufe automatisch zu meiner Cloud hinzufügen.“. Dadurch wird ein PocketBook Cloud Konto für Sie angelegt. Die Zugangsdaten sind dabei dieselben wie in diesem Webshop.

Weitere Informationen zur PocketBook Cloud finden Sie unter www.meinpocketbook.de.

Allgemeine E-Book-Informationen

E-Books in diesem Webshop können in den Dateiformaten EPUB und PDF vorliegen und können ggf. mit einem Kopierschutz versehen sein. Sie finden die entsprechenden Informationen in der Detailansicht des jeweiligen Titels.

E-Books ohne Kopierschutz oder mit einem digitalen Wasserzeichen können Sie problemlos auf Ihr Gerät übertragen. Sie müssen lediglich die Kompatibilität mit Ihrem Gerät prüfen.

Um E-Books, die mit Adobe DRM geschützt sind, auf Ihr Lesegerät zu übertragen, benötigen Sie zusätzlich eine Adobe ID und die kostenlose Software Adobe® Digital Editions, wo Sie Ihre Adobe ID hinterlegen müssen. Beim Herunterladen eines mit Adobe DRM geschützten E-Books erhalten Sie zunächst eine .acsm-Datei, die Sie in Adobe® Digital Editions öffnen müssen. Durch diesen Prozess wird das E-Book mit Ihrer Adobe-ID verknüpft und in Adobe® Digital Editions geöffnet.

Weitere Artikel aus der Kategorie "Belletristik/Historische Romane, Erzählungen"

Alle Artikel anzeigen